Cucumis - Senkotiza tradukservo interrete
. .



Cucumis - Projekto

Kunlabora tradukilo por la projekt-gvidantoj

Ĉi-tiu parto de cucumis.org estas dediĉita al multlingvaj projektoj. Vi trovos ĉi-tie kunlaboran tradukilon dediĉitan al projekt-gvidantoj kaj tradukantoj kiuj volas kontribui al tiuj projektoj.
Por tio ĉi la tradukantoj ne devas esti registritaj kaj la projekt-gvidantoj ne devas havi traduk-poentojn. La tradukojn oni ne aldonas al la listo de la tekstoj tradukataj de la cucumis.org traduk-komunumaro.
Tamen, la projekt-gvidantoj povas libere uzi poentojn por aldoni siajn tekstojn al tiu ĉi listo kaj peti la helpon de la komunumaro.


Projekt-gvidantoj


La ĉefaj karakterizoj de la tradukilo estas:
- Permesas al ĉiuj vizitantoj aŭ nur al membroj traduki viajn lingvajn dosierojn.
- Historio de tekstoj estas savita en datumbazo (wiki) kaj povas esti restarigita en kazo de misuzaj submetadoj.
- Eksportado al lingvajn dosierojn.
- Importado el lingvaj dosieroj.
- Detekto de renovigotaj tradukoj (kiam oni ŝanĝas la rilatan tekston).
- Kiam redaktada traduko estas ŝlosita por eviti samtempan tradukadon de la sama teksto de 2 personoj samtempe.
- Rekta ligilo al via projket-tradukata paĝo.

Kiel mi povas perlabori poentojn por peti la helpon de la cucumis.org komunumaro?
- Vi povas traduki kelkajn tekstojn por la komunumaro.
- Vi povas peti donacon en la forumoj.
- Vi povas sendi tradukantojn al via projekt-retpaĝaro tra via aliga ligilo ( https://www.cucumis.org/projekto_25_p/p_in_myProjectId.html ). Ĉiu nova membro kiun vi venigis al cucumis.org perlaboros poentojn por vi ĉiam kiam li aŭ ŝi tradukas por la cucumis.org komunumaro.

Aspektas interese, kiel mi devus komenci?
Se vi deziras provi redaktadon de viaj tradukoj per ĉi-tiu ilo, ni invitas vin komencu per kreado de nova projketo.
Poste selektu "Ĉiuj tradukoj" el la flanka menuo por komenci aldonado de novaj tekstoj al via projekto.

Tradukantoj


Tradukado en la projekta parto de cucumis.org ne perlaboras traduk-poentojn. Vi ne devas esti registrita uzanto por traduki la projektojn (je kazo ke la projekt-gvidanto elektis tiun ĉi eblecon).

Se vi deziras kontribui al projekto, foliumu la projekt-liston aŭ uzu la serĉilon kaj vizitu la ĉef-paĝon de la projekto. Tie simple elektu la lingvon je kiu vi deziras kontribui kaj vi estos alvenigita al la paĝo kiu montras tradukotajn tekstojn.



Konstruata...