Cucumis - Senkotiza tradukservo interrete
. .



Cucumis - Senkotiza tradukservo interrete

Kiaj ni estas?

Cucumis estas komunumo da tradukemuloj, kiuj dividas inter si sian scion lingvan kaj helpas unu la alian interrete.

Por kio ĝi estas?

Cucumis estas retejo, en kiun vi povas meti tekstojn, por ke la komunumo traduku ilin.
Ĉu vi volas [traduki][esti tradukita]?

Kiel ĝi funkcias?

Por uzi la servojn de Cucumis, vi devas esti registrita membro, vi gajnas poentojn kiam vi tradukas tekston, kaj vi bezonas poentojn por sendi tekston tradukendan..

Kio okazas se mi ne parolas fremdlingvon?

Se vi ne scias fremdan lingvon, ni permesas, ke vi uzu cucumis, donante al vi 300 poentojn ĉiun 10an tagon (sole kiam vi ensalutas kaj kiam vi vere bezonas tion).

Kiom ĝi kostas?

Senkoste. Cucumis baziĝas sur interŝanĝo de servoj por reciproka pluso.

Kio pri la kvalito de tradukoj?

Ĉiujn tradukojn taksas administrantoj aŭ ekspertoj. Membro iĝas "Eksperto" de iu lingvo, kiam li aŭ ŝi estas fininta multajn tradukojn, kiuj estas taksitaj averaĝe kun pli ol 7/10. Se vi volas certi pri la kvalito de iu traduko, vi povas peti ke nur "Spertulo" faru ĝin, sed tio kostos al vi pli da poentoj.

Kial la nomo "cucumis"?

Cucumis devenas de la latina kaj signifas pli-malpli "akvomelono", frukto globforma kiel la terglobo, plena da viveco kaj gajeco. Kun proksimume 3000 lingvoj tra la mondo parolataj, ni esperas, ke ĉi tiu retpaĝaro helpos nin ekkoni unu la alian.