Cucumis - Senkotiza tradukservo interrete
. .



Spertuloj kaj administrantoj de cucumis.org

Spertuloj kaj administrantoj de cucumis.org

Devoj kaj respondecoj de la cucumis.org spertuloj


1 La spertulo havas apartan statuson por unu lingvo (foje ankaÅ­ por pli). La spertulo povas taksi la tradukojn faritaj en tiu lingvo.

2 La spertulo vizitas cucumis.org regule por kontroli la tradukojn de la membroj.

3 Kiam la traduko estas tre bona, la traduko estas akceptata sen redaktado kun tre bona takso. Vidu malsupren por pli da detaloj rilate la taksadon.

4 Kiam la traduko estas bona sed enhavas kelkajn eraretojn, ĝin oni unue redaktas kaj poste akceptas. Vidu malsupren por pli da detaloj rilate la taksadon.

5 Kiam la traduko ne estas sufiĉe bona, ĝin oni malakceptas (vidu malsupren por pli da detaloj pri taksado de malakceptitaj tradukoj). Estas tre grave sendi mesaĝon super malakceptita traduko (aŭ rekte al la mesaĝujo de la tradukanto se bezonas), por ke li aŭ ŝi ne faru la saman eraron du foje.

6 Mi scias ke plej multo el ni tradukas ĉi tie pro la ŝato kaj ne zorgas pri la perlaboritaj poentoj sed vi devus scii ke kiam oni akceptas aŭ malakceptas tradukojn oni perlaboras malgrandan procenton de la tradukaj kostoj.

7 Legu kaj memoru ĉi tiujn tre gravajn instrukciojn kiel tradukadi ĉe Cucumis.

8 Ekzistas RSS feed (novigita ĉiutage) kiun vi povas uzi por esti informata pri ajna nova kontrolinda traduko je lingvoj por kiuj vi estas spertulo. Vi povas trovi tiun indikilon en la paĝo en kiu troviĝas la listo de kontrolindaj tradukoj (elektu la lingvojn por kiuj vi spertas), klakante al la bildeto RSS. Ne hezitu uzi tiun ĉi indikilon en via ŝatata RSS legilo (Netvibes, Google reader kaj multaj aliaj).

9 Restu trankvila ! Elektu ritmon kiun vi povas sekvi dum longa periodo. La sperto montris ke novaj spertuloj kiuj tradukas kaj kontrolas centojn da tradukoj dum iliaj unuaj tagoj, ne restas tro longe ĉe Cucumis. Do, restu trankvila...

10 Dum kontrolado de tradukoj, atentu pri talentaj tradukantoj kiuj povus ekesti spertuloj kiel vi. Sendu mesaĝon al la administranto pri tio. Teama laboro estas ĉiam pli ĝua kaj pli efika. Krome, ili povus anstataŭigi vin kiam via vivo malebligas vin pasigi iom da tempo ĉe Cucumis.

11 Spertuloj vizitas la ret-paĝaron ne nur por kontroli la tradukojn faritajn je ilia(j) spertula(j) lingvo(j) kaj pritaksi tiu(j)n lingvo(j)n, sed ankaŭ por kontroli la petojn en tiu(j)n lingvo(j)n kiuj eble bezonas ajnajn korektojn antaŭ ol esti tradukitaj (ĉefe malĝusta literumado), kiuj estis submetitaj de personoj kies tiu(j) lingvo(j) ne estas denaskaj.
Pri ajna peto kiu superigas antaŭviditan kadron laŭ ĉi tiuj submetig-reguloj oni devas sciigi la administranton kaj la peto devas esti lasita en 'atenda pozicio'.

Taksado


1 La taksojn kiuj vi donas al tradukoj koncernas nur eblecon de la tradukanto skribi en la cela lingvo.

2 Ekzemple, se mia denaska lingvo estas la franca, mi povas fari tre malbonan tradukon el la angla al la franca (malĝusta signifo) sed skribitan en la perfektan francan. En tiu ĉi kazo vi povus malakcepti la tradukon per alta takso (aŭ sen ajna takso entute, vidu malsupren).

3 Kiam oni malakceptas tradukon, vi povas elekti eblecon "sen takso" kio kaŭzos nenian efekton al ĝenerala takso de la tradukanto por la cela lingvo.

4 Ekzemple, en kazo ke traduko estas malakceptita pro ne ĝusta lingvo, vi devus malakcepti la tradukon sen ajna takso.

Kion mi devus kontroli antaÅ­ ol akcepti/aprobi tradukon?


1 Kiam vi akceptas tradukon kiu ne estas "nur signifo", ĝi estas aŭtomate integrigita en ĉi tiujn statistikaĵojn. Ili estas tre gravaj ĉar ili estas uzataj por kalkuli traduk-kostojn por ĉiu traduk-peto. Kontrolu ke en la traduko ne aperis ajna komento aŭ ajna duobla traduko ĉar tio kaŭzos distordon en la statistikaĵoj.

2 Kontrolu la strukturon de la frazoj kaj la interpunkcion, kiuj devas esti korektaj eĉ se en la originala teksto ne estas. Malgraŭ ke tio estas nerekomendita, iuj uzantoj submetas la tradukontan tekston plene skribitan per majuskloj. Se tio ĉi ne estas aparte petite, la traduko devas esti skribita per minuskloj kaj uzante majuskloj nur kie estas bezonate laŭ la gramatikaj reguloj de la tradukata lingvo.

3 Kontrolu ĉu la titolo estas en la ĝusta lingvo. La titolo ne devas esti traduko de la originala titolo.

Tradukoj por kontroli


1 Sur la maldekstra menuo de la traduk-ĉefpaĝo, troviĝas kelkaj aferoj de la flanka menuo kiuj ruĝiĝos kiam vi devas kontroli ilin.

2 "Malakceptitaj tradukoj por konfirmado". Ili rilatas al finitaj tradukoj sed tamen malakceptitaj de la uzanto kiu petis ĝin. Tio signifas ke la traduko ne taŭgis al li/ŝi. La traduko ankoraŭ ne estas malakceptita, vi povas definitive malakcepti aŭ akcepti ĝin se ĝi estas bona. Kontrolado de tiaj ĉi tradukoj devas ricevi avantaĝon.

3 "Paĝoj por kontroli". Ĉi tiu paĝo rilatas al paĝoj markitaj de uzantoj per "ruĝa flago". Kiam la traduko estas kontrolita, ne forgesu forigi la "ruĝan flagon" per klako al la butono [Forigu].

4 "Tradukoj en atend-stato". Nur uzebla por la administrantoj. Vi povas meti petatan tradukon en atend-stato kiam vi opinias ke oni unue devus korekti ĝin antaŭ ol montri al la tradukantoj. Tio ĉi estas alternativo por ne malakcepti la peton kiam ni rimarkas la problemon en ĝi.

Kion fari se mi ne komprenas la fontan lingvon


1 Unue rigardu la karakterizojn de la tradukanto (aĝo, denaska lingvo, antaŭaj tradukoj, legeblaj lingvoj) kaj provu diveni la zorgon donitan al la traduko.

2 Plej ofte la neprizorgitaj tradukoj estas faritaj de novaj uzantoj kiuj elprovadas la servon.

3 Provu trovi helpon de aliaj membroj kaj spertuloj kiuj komprenas la fontan lingvon. Klikante al la butono "mi ne povas kompreni la fontan tekston", la traduko estos metita je la voĉdonado de ĉiuj membroj kiuj povas kompreni ambaŭ lingvojn. Post kelkaj tagoj vi devos nur vidi la rezultojn kaj decidi.

4 Fine, se vi ne estas kontentigita per la voĉdonado de la membroj, vi daŭre povas demandi rekte la tradukinton por la konfirmo. Se la membro respondos al vi, tio jam estas bona signo.

5 Ne pritraktu tradukojn se vi daŭre ne certas malgraŭ ĉiuj viaj esploroj.

6 Ekzistas alia ebleco. Kiam vi sendas mesaĝon sub traduko, vi povas elekti ankaŭ atentigi spertulon pri tiu mesaĝo. La spertuloj kiujn vi avizis, ricevos mesaĝon en iliaj mesaĝujoj kio alvokos ilin kontroli la tradukon.

Nur signifo


1 "Nur signifo" tradukoj rilatas al petoj fokusitaj al la signifo ne al la formo. Vi povas akcepti la tradukon eĉ se la formo estas proksimuma (nur se la signifo estas ĝusta, kompreneble). Vi devas demandi sin: se mi estus la uzanto kiu petas la tradukon, ĉu mi komprenus la signifon de la fonta teksto legante tiun ĉi tradukon? Se la respondo estas "jes", vi povas akcepti ĝin. Kompreneble vi povas uzi la voĉdonadon por pritrakti ankaŭ ĉi tiajn tradukojn.

2 Foje la peto ne estas "nur signifo", kvankam ĝi devus esti. Redaktu la tradukon por fari ĝin "nur signifo". Fontaj tekstoj je proksimuma formo, aŭ en nekonata lingvo aŭ en miksitaj lingvoj, aŭ poŝ-telefona lingvo, ktp... oni devus ŝanĝi al "nur signifo".

Nia nepublika forumo


1 Nia nepublika forumo (nur en la angla kio pretendas ke ĉiuj ni povas skribi kaj kompreni la anglan adekvate) estas alirebla nur por la spertuloj kaj administrantoj de cucumis.org. Uzu ĝin por sendu viajn demandojn kaj proponojn.

2 La administrantoj de cucumis.org estas spertuloj kun aldonaj rajtoj. Ili kutime estas spertaj uzantoj de cucumis.org kaj vi povas kredi je iliaj respondoj.

Administrantoj


1 Nomoj de la administrantoj estas skribitaj per ruĝa koloro.

2 Administrantoj povas havi kelkajn rajtojn kaj privilegiojn. Ili povas esti je:
- nivelo 1 : Konstruas kaj prizorgas (redaktas/forigas mesaĝojn) de unu forumo por unu lingvo.
- nivelo 2 : Akceptas/malakceptas/redaktas/ŝanĝas lingvon/forigas celatan lingvon por ĉiuj tradukoj/ĉiuj lingvoj. Ili povas fari preskaŭ ĉion ĉe Cucumis, tial vi povas peti ilin por fari la aferojn kiujn vi ne rajtas. La administrantoj de nivelo 2 kaj pliaj estas markitaj per tiu ĉi signo Administranto nivelo 2. Malgraŭ ke ili teknike povus pritrakti ĉiujn lingvojn, ili kutime tamen pritraktas nur la lingvojn por kiuj ili estas spertuloj. Eĉ se pozitiva voĉdonado montriĝas pri la traduka signifo, ne pritraktu tradukojn se vi ne estas spertulo por la cela lingvo.
- nivelo 3 : Forigas fontajn lingvojn (komplete).
- nivelo 4 : Starigas malpermesojn al la membroj, redaktas la karakterizon de membroj, donas privilegiojn, ktp...