Cucumis - Senkotiza tradukservo interrete
. .



Reguloj por peti la tradukon

Reguloj por peti la tradukon

[1] ONI NE "TRADUKAS" LA PERSONAJN NOMOJN. Cucumis.org plu ne akceptas la tradukadon de la personaj nomoj, krom se ili ne estas parto de iu pli granda teksto kie traduko de la nomo ne estas nura celo.

[2] NE FARU DUOBLAJN TRADUKOJN. Antaŭ ol submeti tekston, bonvolu traserĉu laŭ iuj ĉefaj vortoj de via teksto por kontroli ĉu la teksto eble jam ne estas tradukita ĉe Cucumis.

[3] SEN HEJMAJ TASKOJ. La celo de Cucumis ne estas plenigi viajn hejmajn taskojn. Tiaj petoj estos tuj forigitaj de la administranto.

[4] SEN MEMSTARAJ KAJ APARTIGITAJ VORTOJ. Cucumis.org ne estas vortaro, la peto por traduki memstarajn kaj apartigitajn vortojn estos akceptita nur se oni donos sufiĉe bonan lingvistik-temitan kialon por la traduko en la koment-spaco.

[5] INTERPUNKCIO, AKCENTOJ KAJ FONTA ALFABETO ESTAS DEVIGAJ. Se la lingvo de la teksto kiun vi metas por traduko estas via denaska lingvo, vi estas devigata skribi ĝin per fonta alfabeto kun ĉiuj interpunkcioj kaj akcentoj bezonantaj. Se vi ne faras tiel ĉi, via peto povas esti forigita de la administranto.

[6] RECENZU LA TEKSTON. Se vi mem skribas aŭ transskribas la tekstojn bonvolu fari la erar-kontrolon, eĉ se vi ne konas lingvon je kiu ĝi estas skribita. La tekstoj kun eraroj estas tre malfacilaj por tradukado.

[7] KLARIGU ESENCON DE LA TEKSTO. Skribu komenton pri via tradukita teksto klarigante ĝian esencon. Neklaraj tekstoj povas esti malakceptitaj.