Cucumis - Senkotiza tradukservo interrete
. .



Feliĉigan novan jaron 2006


1 Januaro 2006
Feliĉigan novan jaron 2006 al ĉiuj vizitantoj de cucumis.org

Kio ŝanĝiĝis depost la antaŭa novaĵero?

- Cucumis.org kreskis rapide ĉar nun estas pli ol 1900 membroj kaj ĉirkaŭ 20 novaj membroj ĉiun tagon. Multaj novaj lingvoj estas aldonita al la cucumis.org interfaco: la ĉina, hebrea, sveda, kaj brazila portugesa. Koran dankon al la cucumis.org membroj kiuj tradukis ĝin.

- La projekta sekcio nun funkcias sed neniu scias kiel uzi ĝin. . Ĝi estas ĉefe dediĉita al TTT-estroj kiuj volas traduki siajn TTT-ejojn. Ili povas prezenti sian tekston tradukendan al cucumis.org kaj inviti siajn vizitantojn traduki ĉe cucumis.org. Cucumis.org akiros novajn membrojn kaj la TTT-estroj profitos pro la tradukmaŝino de cucumis.org kaj pro la lerteco de la anoj de cucumis.org.

- Alfiliga programo estas evoluigita por rekompenci tiujn kiuj metas ligilon sur siaj personaj TTT-ejoj aŭ blogoj por paroli pri cucumis.org. Anstataŭ uzi la http://www.cucumis.org/ klasican ligilon, vi povas uzi la jenan ligilon: [linkid=w_in_[userid]]. Ĉiu traduko farita de membro kiun vi sendis al cucumis.org per ĉi tiu ligilo, gajnigos vin pluajn poentojn (5 procento de la kosto de traduko). Ankaŭ estas simila alfiliga ligilo por la TTT-estroj kiuj prizorgi projekton ĉe cucumis.org, por inviti siajn vizitantojn traduki ilian TTT-ejon per cucumis.org, kun la samaj avantaĝoj: https://www.cucumis.org/traduko_25_w/p_in_myProjectId.html.

- La multlingva vortaro Babylon estas enmetita en la tradukadajn paĝojn, ĉe la malsupro de la flanka menuo. Ĝi estas tre utila ilo kaj estas neniel intruda.

- La vikia maŝino estas starigita. Kelkaj partoj de la cucumis.org interfaco, detaloj kaj lecionoj pri kiel la TTT-ejo estu uzata, estas nun enfiksita en vikiaj artikoloj. Vikiaj artikoloj estas pli flekseblaj ol la lingvaj dosieroj de la cucumis.org interfaco, ĉar iu ajn membro povas redakti ilin. La vikiaj artikoloj de la cucumis.org interfaco ankaŭ povas esti redaktitaj per la tradukada hejmpaĝo uzante la ligilon "Listo de tradukoj de [vikio] farendaj aŭ ĝisdatigendaj".

- Nun eblas afiŝi komentojn ĉe ĉiuj partoj de la TTT-ejo, inklusive de novaĵaj kaj vikiaj artikoloj.

Kio sekvos?

- Lingvokursa sekcio estas nuntempe evoluigata. Ĉiu membro de cucumis.org povos krei vikia leciono pri sia plej ŝatata lingvo.

- Java programeto estas evoluigata por oferi la ebleco registri kaj ludi sonajn ekzemplojn por la lingvaj kursoj.

- Java aŭ flaŝa programeto estos evoluigata por desegni bildojn por la lingvaj kursoj.

- Mi ne komprenas kial la proporcio de membroj kiuj faris almenaÅ­ unu traduko estas tiom malgranda... Eble mi klapodu plibonigi la interfacon kaj mi bezonas viaj komentoj por tio...


Submetigx per cucumis - Tradukita per mateo

Lasta Afiŝo

Aŭtoro
Afiŝo

2 Januaro 2006 15:34

laura79
Nombro da afiŝoj: 1
Buon 2006!!!

29 Januaro 2019 09:11

luciham20
Nombro da afiŝoj: 9
I am a devotee of your website. Keep up the good work. crazy games unblocked