Cucumis - Service de traduction gratuit en ligne
. .



Traduction - Esperanto-Nepalais - Unua novaĵo, bona novaĵo!

Etat courantTraduction
Ce texte est disponible dans les langues suivantes: AnglaisFrançaisAllemandNéerlandaisCatalanJaponaisEspagnolEsperantoTurcRusseBulgareRoumainArabePortugaisItalienAlbanaisSuédois
Traductions demandées: Nepalais

Titre
Unua novaĵo, bona novaĵo!
Traduction
Esperanto-Nepalais
Proposé par cucumis
Langue de départ: Esperanto

Cucumis nun ekzistas ekde 3 tagoj kaj mi ĝojas, ke ŝajne preskaŭ ĉiu ŝatas ĝin!

Unue mi volas danki Aleid el Nederlando, kiu estis tre helpema pri la plibonigo de la anglaj tekstoj kaj kiu tradukis la tutan retejon nederlanden helpe de HB10.
Due plenumis la germana skipo konsistanta i.a. el Rumo, mare76 kaj leBleu la tradukon de cucumis.org dum nur tri tagoj.
Dankon al vi ĉiuj! La skipoj el Turkio, Grekio, Hispanio, Pollando kaj Ĉinio ankaŭ laboras rapide.

Rumo malkovris problemon pri la angla vorto "you", kiu povas havi diversajn signifojn. Ĉe cucumis.org ĝi egalas al la formala "you" singulare.
Mi rimarkas oftan problemon pri la interpunkcio. Kiam frazo tradukenda ne finiĝas kun punkto, tiam ne aldonu punkton en la traduko. Mi scias, ke ĉiuj frazoj finiĝu kun punkto, sed se temas pri retpaĝaro, ofte necesas kunigi tekstojn kaj punkto malhelpus.

BaldaÅ­ disponeblaj:
- Ebleco por sendi privatajn mesaĝojn al registritaj uzantoj
- Komenci diskutadon pri ĉiu traduko
- Oftaj demandoj (FAQ) por la Aide-sekcio
18 Septembre 2005 10:14