Cucumis - 网上免费翻译服务
. .



原始文本 - 世界语 - AntaÅ­ 100 jaroj estingiĝis NeÅ­trala Moresneto...

当前状态原始文本
本文可用以下语言: 世界语
索译列单: 德语

讨论区 虚构文学 / 故事

标题
Antaŭ 100 jaroj estingiĝis Neŭtrala Moresneto...
需要翻译的文本
提交 sudastelaro
源语言: 世界语

Antaŭ 100 jaroj estingiĝis Neŭtrala Moresneto
====
Precize antaŭ cent jaroj, post la fino de la Unua Mondmilito, la regado de malgranda pridisputata terstrio estis aljuĝita al Belgio en la Traktato de Versajlo. La vere malgranda terstrio (kaj sendependa de 1816!), vasta je nur iom pli ol 3 kvadratajn kilometrojn, nomiĝis Neŭtrala Morerseto aŭ simple Neutral Gebiet.
Inter 1830 kaj 1919, tie renkontiĝis je unu punkto kvar landlimoj - Belgio, Nederlando, Germanio kaj Neŭtrala Moresneto.

Zinkominejo estis la ĉefa ekonomia forto de la landeto. Ankaŭ kazino en ĝi ekzistis kaj certe relative signifa monkvanto fluis pro tiu aktivaĵo.

Distingas ĝian historion tamen la fakto, ke en tiu Neŭtrala Moresneto, la internacia helplingvo Esperanto fariĝis unu el la oficialaj lingvoj. Komence de 1908 oni anoncis, ke la regiono fariĝos sendependa mikroŝtato, sub la nomo "Amikejo", kio en Esperanto signifas "Ort der Freunde". Wilhelm Molly (1838-1919), el Wetzlar, loka ĉefkuracisto kaj ekde 1881 vicurbestro, estis esperantisto kaj framasono. Li proklamis la plenan sendependiĝon de Moresneto en la monato Aŭgusto. Inspirita de Gustave Roy, same esperantisto kaj framasono, Esperanto estis unu el la oficialaj lingvoj. La mikroskopa ŝtateto daŭris nur kelkajn tagojn, ĉar Belgio kaj Prusio volis plu teni sajn rajtojn.
Esperanto plu vivis sen "propra" ŝtato.

Sur la prezentata bildkarto, oni vidas fotojn de reĝino Wilhelmina, de reĝo Luitpold II kaj de la germana imperiestro Wilhelm II ĉirkaŭ mapo de la regiono. Kiel titolo, "Amikejo (Esperanta Teritorio) Neutra Moresneto", kio estas en Esperanto por "Ort der Freunde (Esperantogebiet) Neutrales Moresnet".

En 2019, la Belga Poŝto eldonis oficialan folion kun du poŝtmarkoj por celebri la 100 jarojn de la fino de Neŭtrala Moresneto, kun fotoj de avenuo en Kelmis, de la limoŝtonoj kaj la zinkominejo. La kvar lingvoj ligitaj al la historio de Moresneto montriĝas sur tiu filatelaĵo.
2019年 四月 26日 22:17





最近发帖

作者
帖子

2019年 七月 18日 14:16

traduxxi
文章总计: 28
Hi everyone! If someone could translate this to English first, I'll be happy to provide a German version.

Thanks!