Cucumis - Senkotiza tradukservo interrete
. .



Cucumis - La novajxoj

Rezultoj 11 - 15 de proksimume 15
<< Antaŭa1 2

1 Januaro 2006

Feliĉigan novan jaron 2006

Feliĉigan novan jaron 2006 al ĉiuj vizitantoj de cucumis.org

Kio ŝanĝiĝis depost la antaŭa novaĵero?

- Cucumis.org kreskis rapide ĉar nun estas pli ol 1900 membroj kaj ĉirkaŭ 20 novaj membroj ĉiun tagon. Multaj novaj lingvoj estas aldonita al la cucumis.org interfaco: la ĉina, hebrea, sveda, kaj brazila portugesa. Koran dankon al la cucumis.org membroj kiuj tradukis ĝin.

- La projekta sekcio nun funkcias sed neniu scias kiel uzi ĝin. . Ĝi estas ĉefe dediĉita al TTT-estroj kiuj volas traduki siajn TTT-ejojn. Ili povas prezenti sian tekston tradukendan al cucumis.org kaj inviti siajn vizitantojn traduki ĉe cucumis.org. Cucumis.org akiros novajn membrojn kaj la TTT-estroj profitos pro la tradukmaŝino de cucumis.org kaj pro la lerteco de la anoj de cucumis.org.

- Alfiliga programo estas evoluigita por rekompenci tiujn kiuj metas ligilon sur siaj personaj TTT-ejoj aŭ blogoj por paroli pri cucumis.org. Anstataŭ uzi la http://www.cucumis.org/ klasican ligilon, vi povas uzi la jenan ligilon: [linkid=w_in_[userid]]. Ĉiu traduko farita de membro kiun vi sendis al cucumis.org per ĉi tiu ligilo, gajnigos vin pluajn poentojn (5 procento de la kosto de traduko). Ankaŭ estas simila alfiliga ligilo por la TTT-estroj kiuj prizorgi projekton ĉe cucumis.org, por inviti siajn vizitantojn traduki ilian TTT-ejon per cucumis.org, kun la samaj avantaĝoj: https://www.cucumis.org/traduko_25_w/p_in_myProjectId.html.

- La multlingva vortaro Babylon estas enmetita en la tradukadajn paĝojn, ĉe la malsupro de la flanka menuo. Ĝi estas tre utila ilo kaj estas neniel intruda.

- La vikia maŝino estas starigita. Kelkaj partoj de la cucumis.org interfaco, detaloj kaj lecionoj pri kiel la TTT-ejo estu uzata, estas nun enfiksita en vikiaj artikoloj. Vikiaj artikoloj estas pli flekseblaj ol la lingvaj dosieroj de la cucumis.org interfaco, ĉar iu ajn membro povas redakti ilin. La vikiaj artikoloj de la cucumis.org interfaco ankaŭ povas esti redaktitaj per la tradukada hejmpaĝo uzante la ligilon "Listo de tradukoj de [vikio] farendaj aŭ ĝisdatigendaj".

- Nun eblas afiŝi komentojn ĉe ĉiuj partoj de la TTT-ejo, inklusive de novaĵaj kaj vikiaj artikoloj.

Kio sekvos?

- Lingvokursa sekcio estas nuntempe evoluigata. Ĉiu membro de cucumis.org povos krei vikia leciono pri sia plej ŝatata lingvo.

- Java programeto estas evoluigata por oferi la ebleco registri kaj ludi sonajn ekzemplojn por la lingvaj kursoj.

- Java aŭ flaŝa programeto estos evoluigata por desegni bildojn por la lingvaj kursoj.

- Mi ne komprenas kial la proporcio de membroj kiuj faris almenaÅ­ unu traduko estas tiom malgranda... Eble mi klapodu plibonigi la interfacon kaj mi bezonas viaj komentoj por tio...


Submetigx per cucumis - Tradukita per mateo

18 Septembro 2005

Nepala, Rumana, Itala, Bulgara, Araba kaj Portugala

Ses novaj lingvoj por la uzulinterfaco de cucumis.org!
Dankon al:
- jaH kiu tradukis la nepalajn fajlilojn.
- aelred kaj lorelai por la rumana versio.
- carla1604, Witchy kaj Lele por la itala versio.
- hollowman kaj vyras por la bulgara versio.
- marhaban por la araba versio.
- Papai Noel kaj arkangath por la portugala versio.

Mi pardonpetas al ĉiujn mi eble forgesis enmeti.

Venonta sekva:
- Mi ankoraÅ­ estas estiganta la "projektan" sekcion sed mi ne havas la libertempon.
- Mi ankaÅ­ pensas pri estiganta etan vikian sistemon por la helpa sekcio kaj eble por la "lerna" sekcio venonta en kelka de monatoj...


Submetigx per cucumis - Tradukita per CurtisGallagher

17 Aŭgusto 2005

La forumo estas malferma

Saluton al ĉiuj, kaj danke al vi pro via subteno. La tradukado de la uzantinterfaco progresas rapide. La Hispana, Esperanto kaj la Rusa estas jam haveblaj. La Greka, Hebrea kaj Romania estas prekaŭ kompletaj. La Sveda, Ĉina (simpligita), Nepala kaj Araba progresas bone.

La Cucumis.org maŝino estas nun preskaŭ preta. Mi revis konstrui grandan komunumon de trandukistoj por helpi interesaj kaj utilaj multlingvaj projektoj. Fakte, Cucumis ankoraŭ devas trovi sian vojon kaj siajn uzantojn. Ni vere bezonas viajn komentojn kaj viajn pensojn. La Forumo nun funkcias kaj atendas viajn ideojn.


Submetigx per cucumis - Tradukita per mateo

18 Julio 2005

Tri pliaj lingvoj

Ĉirkaŭ kvin tagoj pasis post la lasta ĝisdatigo de la novaĵoj, kaj nun ekzistas pliaj tri tradukoj de cucumis.org:
- turka; ĉefe de zort tradukita helpe de mia malnova amiko shanice.
- katalana; tradukita dum nur unu tago de bonega traduk-skipo: strip kaj Ereza.
- japana; tradukita de ccdj helpe de Try.

Facile dirite, sed tio signifas multon da laboro kaj mi dankas vin ĉiujn pro la fido, kiun vi donis al cucumis.org.
Ni nun pretas bonvenigi Mr. Googlebot, sed li ŝajne estas iomete timida...

BaldaÅ­ disponeblaj lingvoj: hispana (90% preta), Esperanto (85%), rusa (50%) kaj greka (50%).


Submetigx per cucumis - Tradukita per mare76

13 Julio 2005

Unua novaĵo, bona novaĵo!

Cucumis nun ekzistas ekde 3 tagoj kaj mi ĝojas, ke ŝajne preskaŭ ĉiu ŝatas ĝin!

Unue mi volas danki Aleid el Nederlando, kiu estis tre helpema pri la plibonigo de la anglaj tekstoj kaj kiu tradukis la tutan retejon nederlanden helpe de HB10.
Due plenumis la germana skipo konsistanta i.a. el Rumo, mare76 kaj leBleu la tradukon de cucumis.org dum nur tri tagoj.
Dankon al vi ĉiuj! La skipoj el Turkio, Grekio, Hispanio, Pollando kaj Ĉinio ankaŭ laboras rapide.

Rumo malkovris problemon pri la angla vorto "you", kiu povas havi diversajn signifojn. Ĉe cucumis.org ĝi egalas al la formala "you" singulare.
Mi rimarkas oftan problemon pri la interpunkcio. Kiam frazo tradukenda ne finiĝas kun punkto, tiam ne aldonu punkton en la traduko. Mi scias, ke ĉiuj frazoj finiĝu kun punkto, sed se temas pri retpaĝaro, ofte necesas kunigi tekstojn kaj punkto malhelpus.

BaldaÅ­ disponeblaj:
- Ebleco por sendi privatajn mesaĝojn al registritaj uzantoj
- Komenci diskutadon pri ĉiu traduko
- Oftaj demandoj (FAQ) por la Helpo-sekcio


Submetigx per cucumis - Tradukita per mare76
<< Antaŭa1 2