Cucumis - Senkotiza tradukservo interrete
. .



Helpo - Traduko

Kelkaj konsiloj

1 Ni konsilas, ke vi traduku en vian denaskan lingvon. Nur traduku al via gepatran lingvon aû lingvo kiu vi povas paroli flue
2 Bone traduki pli bonas ol rapide traduki
3 Ne traduku laŭvorte
4 Konsideru la signifon antaŭ ol traduki
5 Se vi ne certas pri la signifo de teksto, ni pli ŝatus, ke vi ne traduku ĝin
6 Vi povas komenci diskutadon pri la traduko aŭ sendi privatan mesaĝon al la metinto por akiri pliajn detalojn
7 Ne uzu aŭtomatajn tradukilojn
8 Atentu ĉiujn detalojn, interpunkcion, majuskligon ...
9 Memoru, ke ĉiujn tradukojn kontrolas ekspertoj kaj administrantoj; la nombro de poentoj, kiujn vi gajnas, ankaŭ dependas de la takso por iu aparta lingvo

Eblaj kialoj por rifuzo

1 Nekompleta traduko
2 Tro da eraroj
3 Traduko en malĝusta lingvo
4 Problemo kun interpunkcio, minuskligo kaj majuskligo
5 Uzo de aŭtomata tradukilo
6 Malatenta laboro

Administranto - Spertulo

Jen specifaj konsiloj kaj reguloj por ekspertoj aŭ administrantoj
1 Ĉiujn tradukojn taksas administrantoj aŭ ekspertoj. Ili havas apartajn rajtojn, sed ankaŭ apartajn respondecojn. Sen ilia partopreno, neniu traduko povos esti taksita, tial ili gajnos plus-poentojn.
2 Kiam vi, administrantoj kaj ekspertoj, recenzas tradukon (takso, akcepto, rifuzo), vi gajnos 1 procenton de la valoro por la traduko, minimume 1 poentojn, maksimume 10 poentojn..
3 Vi povas trovi la lastajn tradukojn taksendajn per tio, ke vi klakas la korespondan butonon en la liva menuo. Vi ankaŭ povas aliri tradukojn, kiujn rifuzis la metinto. Tiuj rifuzitaj tradukoj estos maloftaj, sed ili estas taksendaj prioritate.
4 Antaŭ ol akcepti tradukon, certigu, ke ĝi preskaŭ perfektas.
5 Plej ĉefe, ke la traduko respektu la signifon de la origina teksto. Ĝi estas skribenda per riĉa vortstoko de flue parolanta tradukisto.
6 La traduko sekvu la interpunkcion, la majuskligon kaj minuskligon de la origina teksto. Ekzemple se ne estas punkto post frazo de la origina teksto, ne estu punkto post la tradukita frazo.
7 La traduko obeu la specifajn regulojn de la cellingvo. Ekzemple en la hispana la renversita demando- aŭ kri-signo antaŭ la komenco de frazo, japana frazo finiĝas kun "。" (ne kun ".") kaj ne estas spaco inter la frazoj, ktp...
8 Antaŭ ol akcepti tradukon, kontrolu ke ne estas komentojn aŭ multoblajn tradukajn eblecojn en la ĉefa traduko ĉar tio diboĉigos la proporcion de la nombroj da signoj inter la lingvoj. Se necesas, redaktu kaj transprenu la komentojn aŭ la malpli kredeblajn tradukajn eblecojn al la "Rimarkoj pri la traduko" datenejo de la formularo.

Rifuzi aŭ prilabori?
1 Konsideru la kvanton da laboro farita de la tradukisto. Se nur estas malmultaj vortoj modifindaj aŭ punkto aldoninda, ni konsilas al vi prilabori la tradukon kaj akcepti ĝin. Vi ne gajnos poentojn por prilabori, sed ĉiam vi gajnos poentojn por akcepti aŭ rifuzi tradukon.
2 Kiam en iu teksto estas tro da eraroj, bonvolu rigardi la konton de la tradukinto. Se la tradukinto estas novulo ĉe cucumis.org, bonvolu sendi al li/ŝi privatan mesaĝon, en kiu vi mencias la kialojn de la rifuzo.
3 Kiam vi ne certas, ni konsilas komenci diskutadon pri la traduko, por ke vi konsideru la helpon de aliaj membroj